Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 316 (2012-05-29)
[tejo] Esperanta nomo por publikaj bicikloj en Varsovio? VOĈDONO BEZONATA!

Karaj Esperantistoj! Denove bezonatas Via reta voĉdonemo! :)

Estraro de Publika Transportado en Varsovio malfermis konkurson por nomo, kiun havos sistemo de publikaj bicikloj en Varsovio. La unuan etapon transiris unu nomo en Esperanto: veturilo.

Nun el 6 eblecoj, en reta voĉdono oni elektos la venkintan. Do Via helpo bezonatas! Bonvolu iri al la paĝo http://www.ztm.waw.pl/informacje.php?i=534&c=98&l=1

Tie, en suba dekstra angulo Vi trovos la voĉdonon ("sonda"). Inter la elekteblecoj estas "veturilo". Necesas marki ĝin kaj klaki "Głosuj", kio signifas "voĉdonu".

La voĉdono daŭras ĝis la 25-a de majo, do restis nur kelketaj tagoj!

Ĉu dum ontaj vizitoj en Varsovio eblos fari Esperanto-ekskurson per “veturilo”? Ni vidos! Informojn serĉu ankaŭ ĉe http://pej.pl/2012/05/22/veturilo-cu-nomo-por-publikaj-bicikloj-en-varsovio/

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026